Laŭ nia propono kaj laŭ la decido de LIBE-Estraro Kroata unuiĝo de nevidantaj esperantistoj (KUNE) estas denove, post sep jaroj, gastiganto al blindaj esperantistoj kiuj ekdeziros agrablan kongresetoson kaj aktivan ripozon ĉe Adriatika maro. Ĝuste tiajn kondiĉojn ni klopodos certigi al vi ĉiuj kiuj decidos kongresi en Kroatio en 2008. Tial, bonvenon al Kroatio kaj partoprenu nian 74-an IKBE-n!
La 74-a IKBE okazos de la 11-a ĝis la 18-a de Julio 2008. en Eduk-rekapabliga porblindula centro (plue Centro) en Premantura. Premantura estas urbeto ĉe marbordo (regiono Istra) kaj ĉe pli granda urbo Pula. Al Premantura oni povas alveni: Per aviadilo, vagonaro, aŭtobuso (de Zagreb) eĉ per ŝipo (el Italio) ĝis Pula kaj poste per aŭtobuso (13 - dektri kilometroj) al Premantura.
Ni loĝos, manĝos kaj kongresos en sama konstruaĵo t.e. en Centro. Centro estas adaptita tiel ke nevidantoj povas tute memstare moviĝi de ĉambroj al restoracio aŭ salono kaj korto. Eĉ parto de vojo al plaĝo estas indikita per malalta rando palpebla per bastono. Kadre de la Centro estas 26 dulitaj ĉambroj (ĉiu ĉambro havas banejon kun necesejo kaj preskaŭ ĉiuj, balkonon), restoracio kun teraso, propra kuirejo, kafejo, unu granda kaj unu malgranda salono. Laŭdezire kelkaj ĉambroj povas esti trilitaj.
La manĝojn servos geservistoj kaj la trinkaĵon oni povos mendi en kafejo laŭ favoraj prezoj. La konstruaĵo de Centro estas ĉirkaŭita per granda, arboplena korto, - spaco por promenado kaj ripozado.
Aparta plaĝo, kelkcent metrojn situanta de Centro, estas adaptita por blinduloj kaj aliaj handikapuloj.
La kongreskotizo:
La prezoj inkluzivas ankaŭ unu tuttagan ekskurson kaj la transporton Pula - Premantura kaj reen.
La temo de la 74-a IKBE estos: "Nevidantoj en la medio - vivo en grandaj urboj" kaj auspicion de la Kongreso akceptis Ministerio pri protekto de medio, spacplanado kaj konstruado. Tiuj, kiuj deziras prelegi pri anoncita temo, bonvolu sciigi nin ĝis la 1-a de Majo kaj sendu al la organizanto de la kongreso la resumon de prelego ne pli grandan ol unu paĝo. Prelego povas daŭri 15 minutojn.
La limdato por aliĝo estas la 30-a de Aprilo 2008. Ĉiuj kiuj bezonas invitilon por ricevi vizon devas tuj skribi al la organizanto al la indikita adreso:
Udruženje slijepih esperantista Hrvatske,
Ul. Draškovićeva 80.
HR-10000 Zagreb
Kroatio
Vian aliĝon bonvolu anonci ju pli frue kaj per kopio de ĝirilo ĉar, kiel estas skribite, Centro disponas nur per 26 ĉambroj kaj ĉambron, aŭ nur liton en Centro, vi rezervos per ĝirita kongreskotizo. Post plenigado de ĉambroj en Centro, se necesos, ni rezervos pliajn ĉambrojn en privataj domoj.
La kongreskotizon oni povas ĝiri pere de banko al la konto: SWIFT ZABA HR 2x IBAN HR6523600001101441184
Provizoran kongresprogramon ni anoncos en sekvonta komuniko.
Prepara komitato:
Ni volonte akceptos viajn sugestojn kaj kontribuojn al la programo. Viajn informpetojn sendu al publikigitaj adresoj, prefere retpoŝte, kaj nepre sciigu nin pri via aliĝo plej malfrue ĝis la 30-a de Aprilo 2008. Dua komuniko sekvos rapide!
Prezidanto: Antun Kovač.
Sekretario: Dragan Štoković.
En Zagrebo la 26-an de novembro, 2007.