La 75-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

Unua komuniko

Karaj geamikoj!

    Ĉi-foje LIBE-estraro akceptis afablan oferton de Pola E-Asocio (PEA), kiu pretas organizi por ni valoran aranĝon en ĉarma intermontara kuracloko de Pollando, kun riĉa programo E-a, kultura kaj turisma. Ankaŭ prezentiĝas bona okazo tuj post la IKBE partopreni en la UK - 94 en Bjalistoko, naskiĝloko de Zamenhof.

Do, IKBE-75 okazos

    KIE: en Muszyna (Muŝina) ĉ. 140 km. sudoriente de Krakovo (Pollando).

    KIAM: de 18-a (tagmanĝo) ĝis 24-a (vespermanĝo) de julio 2009 por irontaj al UK-94, aŭ ĝis la 25-a (matenmanĝo) de julio por nepartoprenantoj en la UK.

    RESTADO: en Centro de Regeneracio "NESTOR"; la ĉambroj 2-3-litaj kun banejo. Estas granda ĝardeno. 3-foja manĝado ĉiutaga, kaj krome viandaĵoj dum la ŝtipfajro, ankaŭ loka minerala akvo ĉiam.

    Kongresa temo estas integriĝo: "Mi + vi = ni - ni donu la manon ĉiu al ĉiu por ne maltrafi la vojon, ĉar pli kaj pli urĝa estos la reciproka bezono".

    PROGRAMO: Ĝi estos detale priskribita en la Dua komuniko kaj enhavos kongrestemajn referaĵojn, E-aranĝojn, integrigajn amikecajn renkontojn, ekskursojn, spektaklojn.

    TRANSPORTO: ni veturigos la partoprenantojn el kaj al Krakova Stacidomo kaj Flughaveno komence kaj fine de la aranĝo kontraŭ aldona pago 15 eŭrojn. Malfruiĝontoj devos mem aranĝi la vojaĝon de Krakovo al Krynica (oftaj busoj), de kie ili prenos lokan (urban) buson al Muszyna. Por kuna vojaĝo al la 94-a UK en Bjalistoko, ni rezervos kontraŭ aldona pago la noktan vagonaron kun matenmanĝo en skatoloj.

    PROTEKTADO: krom flega protekto kaj turismaj gvidantoj, la IKBE-anoj havos e-istan servadon dum la tuta aranĝo kaj veturado.

    ALIĜILOJ: Ĉar la lokoj estas limigitaj, bonvolu sendi viajn plenigitajn aliĝilojn plej frue, kun jenaj donitaĵoj:

  1. antaŭnomo kaj familia nomo;
  2. nevidanto aŭ akompananto;
  3. naskiĝjaro;
  4. viro aŭ virino;
  5. lando, poŝta kodo, urbo kaj eventuala distrikto, strato kaj domnumero;
  6. telefonnumero;
  7. retadreso;
  8. nomo de la eventuala samĉambrano;
  9. mi pagis per banko ... eŭrojn;
  10. mi bezonas oficialan invitilon por la vizo.

    Nigreskribitajn aliĝilojn vi povas rekte sendi laŭ la kontakta adreso de PEA-filio (vd. pli sube), sed tiujn en brajlo aŭ rete bv. sendi al:
Anatolij Masenko
Gerojev-Medikov 15-1
RU-357739 Kislovodsk
Rusio
retadreso: 

    ANTAŬPAGO: egalas 100 eŭrojn, kaj eblas ĝin pagi nepre kun la indiko: "KONGRESO de LIBE" al la banka konto de PEA:
PL 71 1240 1558 1978 0010 1917 5794
SWIFT (kodo de la banko): PKOPPLPW

    Adreso por KONTAKTOj kun PEA-Filio:
Polski Zwiazek Esperantystow O/Nowy Sacz (Prononcu: Novi Sonc);
Al. Wolnosci 37 F 7;
PL - 33-300 Nowy Sacz;
Pollando;
tel: +48 18 4429827;
mob.: 48 604 088 620;
Retadreso: 

    LIMDATO POR ALIĜOJ kaj ENPAGOJ: ĝis 20-a de decembro 2008 - validos la proponitaj prezoj:
por postsocialismaj landoj - 180 eŭrojn, por aliaj - 260 eŭrojn;
ĝis la 28-a de februaro 2009 - 190 kaj 270 eŭrojn respektive;
ĝis la 15-a de junio 2009 - resp. 200 kaj 280 eŭrojn.
poste ni ne garantias partoprenon laŭ la proponitaj kondiĉoj - ili povas esti ŝanĝataj.

    LA PREZO ENHAVAS: restadon kun manĝado, transporton laŭ supra priskribo kaj la tutan programon.

    ATENTON! La partoprenantoj devas esti en siaj landoj asekurigitaj, kaj veni kun propraj medikamentoj, kiuj estas por ili necesaj.

BONVENON al POLLANDO!

LOKA ORGANIZA KOMITATO:

Valid XHTML 1.0 Transitional